KIEL KOMPRENI LA LINGVON IDON


NOTO: En chi tiu teksto litero kun cirkonflekso estas ghenerale anstatauita de tiu litero sekvata de la litero "h" (lau la sistemo de Zamenhof), kaj la litero "u" kun supersigno per "u" ordinara. CHi tio estas pro malfacileco montri la Esperantajn literojn kun supersignoj sen uzo komuna de programo au programoj speciala(j) kiu(j)n malmultaj personoj posedas.
Tamen, en malmultaj kazoj frue en la teksto, litero estas sekvata de '^' au '~' por emfazi ke tie oni intencas precize literon kun supersigno sen povi chi tie montri ghin. La intenco estos klara kiam oni legas!


La lingvo Ido havas multajn avantaghojn inter kiuj pluraj kiujn iam proponis Zamenhof post sia sperto pri Esperanto en praktiko. Jen mallonga prezento de la chefaj punktoj por faciligi komprenon de Ido de Esperantistoj. Ido estas pli internacia kaj pli facila - en la 'spirito' de Esperanto sed pli bona.

ALFABETO

La alfabeto estas la 'Latina' alfabeto sen supersignoj. Do, sen la ses Esperantaj literoj c^, g^, h^, j^, s^, u~, kaj kun la literoj q, w, x, y.

Kiel multaj lingvoj, Ido uzas digrafojn sed nur du. Anstatau c^ estas digrafo ch (Angla kaj Hispana ch, Franca tch, Germana tsch), kaj anstatau s^ estas digrafo sh (Angla sh, Franca ch, Germana sch). La sono h^ ne estas uzata.

Multaj lingvoj ne konas distingon inter la du sonoj g^ kaj j^, kaj en Ido oni ne bezonas fari tiun distingon; j estas prononcata kiel en la Franca lingvo (do kiel jh en Esperanto); se oni prononcas ghin kiel g^ (kiel en la Angla lingvo) tio ne ghenas. La litero u anstatauas u~ post vokalo sen shangho de prononco; do au estas prononcata kiel au~.

La 'novaj' literoj estas kvar: q chiam estas sekvata de u, kaj la du kune havas sonon kiel Esperanta ku~. La litero w estas duon-konsonanto kaj havas la sonon de u~ antau vokalo (ekzemple: westo, wiskio), do kiel en la Angla lingvo. La litero x anstatauas ambau ks kaj kz, kaj sen gheno oni rajtas prononci ghin kiel ks au gz lauvole. Fine, la litero y estas duon-konsonanto prononcata kiel en Angla yes au Franca yeux, kaj ghi anstatauas j antau vokalo (ekzemple: yaro, yes, yuna).

AKCENTO

La regulo estas preskau sama kiel en Esperanto: la akcenton ricevas la antaulasta silabo de vorto, tamen la litero i au u kun vokalo sekvanta formas unu silabon, ne du: do, radio (ne radio), familio, historio, linguo (lingvo). Estas unu escepto: la infinitivo havas akcenton je la lasta silabo (vidu sube pri verboj).

PLURALO

Substantivoj finighas singulare je -o sed plurale je -i. chi tiu finajho estas prenita de la Itala, Rumana kaj Slavaj lingvoj. Ekzemple: monato, monati; pomo, pomi; vokalo, vokali; tablo, tabli.

ADJEKTIVO

Kiel la artikolo en Esperanto, kaj kiel artikolo kaj adjektivo en, ekzemple, la Angla lingvo, la adjektivo ne shanghighas por akordighi kun substantivo. Ekzemple: bela floro, bela flori (belaj floroj); granda domo, granda domi; bona hundo, bona hundi. Zamenhof agnoskis en 1892 ke akordo adjektiva estas superflua.

En Ido oni uzas adjektivon, ne adverbon, en frazoj kiaj 'estas necese trovi ...', 'estas klare certe ke ...', 'estas certe klare ke ...'. La uzo de adverbo tiukaze estas slava idiotismo. Do oni diras, ekz., lernar Ido esas facila. char infinitivo havas kvaliton substantivecan, oni ankau povas libere uzi prepozicion rekte antau ghi, anstatau diri, ekzemple, 'antau ol paroli'.

AKUZATIVO

La normala vortordo en Ido estas: subjekto - verbo - rekta objekto. La akuzativa finajho -n estas uzata por la rekta objekto nur kiam ghi venas antau la subjekto. Ekzemple, hundo vidas kato au katon vidas hundo.

Aliaj uzoj de -n ne ekzistas en Ido. Por indiki movon oni uzas prepozicion ad (al), ofte kune kun alia prepozicio kiel en. Ekzemple, ni iras ad Nederlando (ni iras Nederlandon); aden la domo (en la domon). En esprimoj kiaj 'unu matenon' au 'la duan tagon' oni ne uzas en Ido la finajhon -n.

PERSONAJ PRONOMOJ

En Ido personaj pronomoj estas pli facile distingeblaj aude, speciale telefone:
Ido: me, vu, tu, ilu, elu, olu; ni, vi, li; su; onu
Esp: mi, vi, ci, li, shi, ghi; ni, vi, ili; si; oni

La pronomoj ilu, elu, olu, onu havas mallongajn formojn il, el, ol, on kiujn oni rajtas uzi lau prefero. Estas ankau komuna, tre utila, formo lu por eviti la necesecon indiki sekson kiam tio estas au ne ebla au ne tauga (au diri chiufoje 'li au shi'). La pronomo lu estas singularo de li (ili). Simile, ilu, elu, olu havas plurali ili, eli, oli sed ghenerale oni uzas nur la komunan formon li. La pronomo vu (singularo de vi) indikas ke oni parolas al unu persono.

VERBOJ

Verboj ghenerale havas samajn finajhojn kiel en Esperanto, sed anstatau -u estas -ez (de la Franca lingvo). Anstatau -i estas -ar (de lingvoj Hispana, Itala, Portugala), kaj infinitivo ricevas akcenton je chi tiu fina silabo (kiel en tiuj fontlingvoj).

Por mallongigi formojn kiajn estis preninta, estas alternativa formo per sufikso -ab-. Ekz. prenabis (estis preninta) kaj prenabos (estos preninta).

Por pasivaj formoj Ido uzas la sufikson -es- anstatau -igh-. Ekz.: trovesas (trovighas); perdesis (perdighis).

Kelkaj verboj en Ido estas kaj transitivaj kaj netransitivaj, tiel evitante heziton shancelighan inter alternativoj kiel 'chesi/chesighi, dauri/daurigi, fini/finighi, komenci/komencighi, shanghi/shanghighi'. Do, 'nia laboro komencas, duras, finas' kaj 'ni komencas, duras, finas nia laboro'.

PROPRAJ NOMOJ

Propraj nomoj, ankau nomoj geografiaj, en Ido ne bezonas finighi per -o. Ekzemple: Azia (Azio), Europa (Europo), India (Hindujo), Kanada (Kanado), Polonia (Pollando).

SEKSO

Vortoj por personoj kaj animaloj estas sen seksa signifo (kun malmultaj esceptoj kiel viro). Tiel vortoj kiaj aktoro, autoro, dicipulo, kantisto, kuzo, prezidanto, kato, hundo, bovo estas neutralaj pri sekso. Kiam oni bezonas indiki la sekson estas du eblaj sufiksoj: vira (-ul-) kaj virina (-in-). Ekzemple, kuzo povas esti au kuzulo (virseksa kuzo) au kuzino (virinseksa kuzo). Kiam necese oni povas diri aktorulo au aktorino, sed alikaze oni diras aktoro sen risko ke aliaj personoj ne scios chu kompreni 'aktoro (de iu sekso)' au 'aktoro (virseksa)'.

Skribis Zamenhof pri la ideo de neutrala radiko kaj du finajhoj por la du seksoj: 'Pripensinte tiun chi proponon, mi trovis ke ghi estas ne sole tre logika sed ankau tre oportuna.'

DERIVADO

(1) Derivado de substantivo de adjektivo. Kiel en Esperanto, 'persono kantanta' estas kantanto (ne 'kantantulo'), kaj 'persono vidanta' estas vidanto (ne 'vidantulo'). Simile, en Ido 'persono blinda' estas blindo (ne 'blindulo'), kaj 'persono richa' estas richo (ne 'richulo'). Do, Ido uzas nur unu metodon por shanghi iu ajn adjektivon al substantivo kun la senco 'kiu estas ...'.

(2) Derivado de adjektivo de substantivo. Simile, adjektivo derivita rekte de substantivo havas sencon 'kiu estas ...'. Ekzemple, patra (kiu estas patro), ligna pordo (pordo el ligno), papera ludilo (ludilo kiun konsistigas papero). Por trovi adjektivon kiu signifas 'kiu rilatas, kiu koncernas ...', oni uzas sufikson -al- kiel en la vortoj naturala (natura), dorsala (dorsa), mondala, nacionala, originala, radikala, universala. Inter aliaj sufiksoj estas -oz- por indiki enhavon de io: glorioza (glora), danjeroza (danghera).

(3) Derivado de verbo de substantivo, kaj inverse. Kiel ghenerale en Esperanto, substantivo derivita rekte (sen afikso) de verbo indikas agon au staton, kiel parolo, hezito au movo. Por derivi verbon de substantivo oni ghenerale uzas afikson. Ekzemple: salizas ('salas'), kie la sufikso -iz- indikas 'provizi' au 'aldoni'. Tiel la vorto salizo indikas la agon. La plej ghenerala sufikso por derivi verbon de substantivo estas -ag- (de la verbo 'agas'); ekzemple, martelagas (martelas), donante la substantivon martelago. Ripeta au daura martelago estas martelagado.

PREPOZICIOJ

Speciale grava estas la tri prepozicioj kiuj, por eviti miskomprenon, anstatauas la multsignifan vorton 'de'. Por indiki apartenon, oni uzas di: parto di mashino; domo di nia amiko; tempo di paco. Por indiki devenon au originon oni uzas de: homo de la nordo; de la maro venis fishi; libro de biblioteko; donaco de ni. Por indiki faranton de ago au ajho oni uzas da: libro da Zamenhof; pikturo da lia amiko; kato trovita da ni. Rimarku la uzon de chiuj tri: pago da amiko di nia flugo de Nederlando. La tri vortoj, da, de, di, respondas al tri sencoj (kiel ekz. la Anglaj by, from, of) kaj klarigas la intencon de la skribanto.

Alia distingo estas inter la tempaj kaj spacaj sencoj de la vortoj 'antau' kaj 'post'. Por indiki tempan sencon oni uzas ante kaj pos. Por indiki spacan sencon oni uzas avan kaj dop (malantau). Do, patro venis ante la familio diferencas de patro venis avan la familio. En la unua kazo oni parolas pri tempo-diferenco (ekz. dudek minutoj), en la dua pri spaco-diferenco (la patro promenis antaue, ne malantaue).

VORTARO

Tre multaj vortoj de Esperanto restas sen skriba shangho en Ido. Aliaj vortoj estas malsamaj pro diversaj motivoj.

(1) Ortografie, por forigi supersignojn kaj uzi la plenan alfabeton. Ekz.: richa (richa), mashino (mashino), gardeno (ghardeno), jus (jhus), jurnalo (jhurnalo), lauta (lauta), cielo (chielo), quar (kvar), quankam (kvankam), wiskio (viskio), texto (teksto), exemplo (ekzemplo), bayoneto (bajoneto), yes (jes).

(2) Por faciligi prononcon por popoloj kiuj ne havas en siaj lingvoj tiajn akumulajhojn de konsonantoj. Ekz. punto (punkto), funciono (funkcio), cienco (scienco), eceso (eksceso).

(3) Por fari vortojn pli internacie rekoneblaj kaj malpli artefaritaj. Ekzemple:

imaginar (imagi) - A: to imagine, F: imaginer, H: imaginar, I: immaginare.
mencionar (mencii) - A: to mention, F: mentionner, H: mencionar, I: menzionare.
mentala [mento kun sufikso -al-] (mensa) - A: mental, F: mental, H: mental, I: mentale.
pistono (pishto) - A: piston, F: piston, H: pistón, I: pistone.

Oni rimarkas, ke iuj vortoj en Esperanto estas (iomete kiel multaj vortoj en Volapük) shanghitaj de la plej internaciaj kaj ghenerale rekoneblaj formoj.

(4) Por eviti vortojn dubasencajn. Ekzemple, la vorto 'pruntas' estas anstatauita per la vortoj pruntas (prunteprenas) kaj prestas (pruntedonas, alpruntas). La vorto 'eble' estas anstatauita per posible kaj forsan, kaj la vorto 'neebla' per negebla kaj neposibla, char la du sencoj estas tute malsamaj. Simile 'atendi' havas du sencojn: (a) vartar, A: await, F: attendre, G: warten; (b) expektar, A: expect, F: s'attendre à, G: erwarten. Kiel jam menciite, la vorto 'de' havas ech tri sencojn!

AFIKSOJ

Por eviti tro oftan kaj ghenan uzon de la prefikso 'mal-', por sencoj ofte uzataj estas vortoj senprefiksaj. Ekz.: apertas (malfermas), chipa (malmultekosta), enemiko (malamiko), falias (malsukcesas), febla (malforta), kurta (mallonga), lenta (malrapida), mikra (malgranda), poka (malmulta), povra (malricha), leda (malbela), tarda (malfrua).

Oni rajtas uzi prefikson se oni ne memoras la pli mallongan vorton. La prefikso uzata en Ido havas pli internacian formon, des-. Ekz. desfacila (malfacila), desavantajo (malavantagho).

ELIZIO

En Ido oni povas elizii la finan -a de adjektivo kaj de la artikolo (la), kaj la finan -as de verbo prezenca. Ekz.: la sam autori, bon espero, grand avantajo; vi kant bele, li parol rapide. Elizio estas aparte utila por poezio, sed en la kazo de unu vorto ghi estas pli ghenerala - la vorto es (esas = estas) estas tiom ofta ke la malpli longa formo estas relative populara: ta libro es tre bona (tiu libro estas tre bona).

Kelkaj oftaj vortoj havas alternativajn formojn malpli longajn. Ekz. ad au a (al), ed au e (kaj), od au o (au), ita au ta (tiu), ica au ca (chi tiu), ilu au il (li), elu au el (shi), olu au ol (ghi). Oni rajtas uzi tiujn formojn kiujn oni preferas.

FRAZOJ EN IDO KAJ ESPERANTO

La sequanta frazi montras kelka aspekti linguala.
La sekvantaj frazoj montras kelkajn aspektojn lingvajn.

La puerino iras aden la chambro.
La knabino iras en la chambron.

La kurta tempo di via vizito esis joyo.
La mallonga tempo de via vizito estis ghojo.

Lernar lingui nacionala esas desfacila.
Lerni lingvojn naciajn estas malfacile.

Morge ni vidos la bateli vizitanta nia bela ma streta riveri.
Morgau ni vidos la boatojn vizitantajn niajn belajn sed mallarghajn riverojn.

La libro qua mencionas ta gramatikala punti esas hike.
La libro kiu mencias tiujn gramatikajn punktojn estas chi tie.

Vivo persuadis multa personi irar de ruro ad urbo.
Vivo persvadis multe da personoj iri de kamparo al urbo.

Regretinde multa Esperantisti ankore havas poka savo pri Ido.
Bedaurinde multaj Esperantistoj ankorau havas malmultan scion pri Ido.

Tamen propozi da Zamenhof helpis la developo di Ido.
Tamen proponoj (faritaj) de Zamenhof helpis la evoluigon de Ido.

Ido esas probable la maxim facila linguo en la mondo.
Ido estas vershajne la plej facila lingvo en la mondo.

LIBROJ inkluzivas:

Internacia Lernolibro por Esperantistoj (H. Jacob), 28p. En Esperanto.
Vortolibro di Ido-Esperanto (Kuriyama Hitosi), 93p.
Kompleta Gramatiko Detaloza di la linguo internaciona Ido (L. de Beaufront), 232p. Tre detala, kun multaj informoj lingvistikaj.
Dicionario de la 10000 Radiki di la linguo universala Ido (M. Pesch), 631p.
La Strukturo di Ido (H. Jacob), 16p. 1000 vortoj en Ido, Angla, Franca kaj Germana.
Historio di nia Linguo (prof. O. Jespersen), 21p.
Antologio di Idolinguo, Tomo I, 274p.
Antologio di Idolinguo, Tomo II, 275+89p.
La Serchado (A. Juste), 177p. Brila poemo.

Lernolibroj kaj vortaroj estas haveblaj por diversaj lingvoj.

KELKA VORTI EN IDO

Nun vu povas lektar e komprenar multa texti en Ido - Esperanto reformita e plu bona kam Esperanto originala. Vu anke komprenas pro quo Zamenhof ed altra personi propozis la chanji pri qui vu jus lektis en apuda pagini.

Inter la personi qui developis Ido esis Louis de Beaufront e prof. Louis Couturat di Francia, prof. Wilhelm Ostwald di Germania, e prof. Otto Jespersen di Dania. Jespersen deskriptis la developo di la linguo en 'Historio di nia Linguo'.

La literaturo di Ido esas plu granda kam onu forsan supozas. Esas adminime 600 libri e libreti skribita en o pri la linguo Ido. La 'Antologio di Idolinguo' (en du tomi, kun plu kam 630 pagini) kontenas verki da multa autori.

Tamen Ido restas regretinde preske sekreto inter Esperantisti. Un persono dicas ke Ido mortis; altra persono dicas ke ol ne havas literaturo. La prejudiki pri Ido esas tre simila a la prejudiki di la generala publiko pri Esperanto!

Uniono inter la Esperanto-movado e la Ido-linguo esus maxim bona. La mondo regardas Esperanto e vidas ulo stranja e nekomprenebla. La mondo, plu facile en la formo di Ido, aceptus la ideo quan Esperanto reprezentas.

MALGRANDA VORTARO IDO-ESPERANTO DE VORTOJ MALSAMAJ

absent.a - for.est.ant.a
acens.as - supr.e.n.ir.as, ascend.as
acept.as - akcept.as
a(d) - al
ad.avan.e - antau.e.n
ad.en - en [+ akuzativo]
adher.as - al(glu)igh.as
adi.as - adiau.as
adicion.as - adici.as
ad.minim.e - almenau
ad.maxim.e - plej.mult.e
adult.o - plen.agh.ul.o
agost.o - august.o
agreabl.a - agrabl.a
agr.o - kamp.o
akut.a - akr.a
-al- - [ekz.: natur.al.a, soci.al.a, praktik.al.a]
alonge - lau.long.e de
altr.a - ali.a
an - tuj che
ancien.a - mal.nov.a
anke - ankau
ankore - ankorau
ante - antau [tempe]
anunc.as - anonc.as
apar.as - aper.as
apene - apenau
apert.as - mal.ferm.as
apt.a - taug.a
aqu.o - akv.o
aquir.as - akir.as
arbor.o - arb.o
ariv.as - al.ven.as
arm.o - arm.il.o
artific.al.a - art.e.far.it.a
artikl.o - artikol.o
asist.as - che.est.as
askolt.as - auskult.as
aston.as - mir.ig.as
atenc.as - atent.as
avan - antau [space]

balde - baldau
baln.as - ban.as
bas.a - mal.alt.a
batel.o - boat.o
besti.o - best.o
biliet.o - bilet.o
bitr.a - amar.a
bok.o - bush.o
boli.as - bol.as
bord.o - rand.o
braki.o - brak.o
bruis.o - bru.o
butr.o - buter.o
bux.o - skatol.o

ca - chi ti.u
cel.as - kash.as
ces.as - ches.as, -ig.as
chambr.o - chambr.o
chanc.o - shanc.o
chanj.as - shangh.as, -igh.as
cher.a - mult.e.kost.a
chip.a - mal.mult.e.kost.a
ciel.o - chiel.o
cienc.o - scienc.o
cirkum - chirkau
co - chi ti.o

da - de [indikanta la aganton]
damzel.o - fraul.in.o
darf.as - hav.as permes.o.n por, rajt.as
de - de [indikanta devenon, originon]
deb.as - shuld.as
decens.as - mal.supr.e.n.ir.as
decept.as - mal.kontent.ig.as la esper.o.j.n de
defens.as - defend.as
defin.as - difin.as
demand.as - pet.as
de.o - di.o
depart.as - for.ir.as
des- - mal-
deskript.as - pri.skrib.as, vort.pentr.as
destrukt.as - detru.as
dev.as - dev.as moral.e
develop.as - evolu.ig.as, dis.volv.as
di - de [indikanta apartenon]
dic.as - dir.as
din.a - mal.dik.a
di.o - diurn.o [tago kaj nokto]
diret.a - mal.plej long.a [vojo. metodo]
dist.as - est.as je iu distanc.o
diven.as - far.igh.as
divin.as - diven.as
doc.as - instru.as [temon]
dolc.a - dolch.a
dop - mal.antau [space]
drink.as - trink.as
dubit.as - dub.as
dukt.as - konduk.as
dur.as - daur.as, -ig.as
durst.as - soif.as

ecept.as - escept.as
e(d) - kaj
egard.as - en.kalkul.as, kun.konsider.as
ek - el
el(u) - shi
elu.a - shi.a
employ.as - okup.ig.as kontrau pago
enemik.o - mal.amik.o
-er- - [sufikso por tiu kiu ofte faras ion: fotograf.er.o, kant.er.o]
-eri- - [sufikso por establajho: lakt.eri.o, direkt.eri.o]
eror.as - erar.as
-es- - -ec- [sufikso, de la verbo 'es.ar', por kvalito: fort.es.o,
simil.es.o] es.as - est.as
-esk- [sufixo] - ek- [prefikso]
est.o - orient.o
ev.as - agh.as
event.as - okaz.as
expekt.as - atend.as [opinias ke io okazos, iu venos, ktp]; A: expect, F: s'attendre à, G: erwarten
explik.as - prov.as klar.ig.i
expres.as - esprim.as
-ey- - -ej- [ekz.: abad.ey.o, abel.ey.o, dorm.ey.o]
-ez - -u [ekz.: venez!, irez!]

fac.as - far.as
fali.as - mal.sukces.as
fang.o - kot.o
fatig.as - lac.ig.as
febl.a - mal.fort.a
felic.a - felich.a
femin.a - in.seks.a
ferm.a - firm.a
fili.o - fil.o au fil.in.o
fili.in.o - fil.in.o
fili.ul.o - fil.o
fil.o - faden.o
firm.o - firm.o, firma.o
forest.o - arb.ar.eg.o
formac.as - form.as
forsan - 'ebl.e'; A: perhaps; F: peut-ątre, G: vielleicht; H: tal vez,
quizá(s); I: forse frat.o - frat.o au frat.in.o
frat.in.o - frat.in.o
frat.ul.o - frat.o
funcion.as - funkci.as
furt.as - shtel.as
futur.o - est.ont(ec)o

gamb.o - krur.o
gan.as - gajn.as
garden.o - gharden.o
general.a - gheneral.a
genitor.o - patr.o au patr.in.o
guid.as - gvid.as

habil.a - lert.a
hard.a - mal.mol.a
hard.ig.as - hard.as
hast.as - rapid.as
hem.o - hejm.o
hiere - hierau
hike - chi ti.e
hungr.as - mal.sat.as

ibe - ti.e
ica - chi ti.u
ico - chi ti.o
-if- - [sufikso kiu signifas 'produkti, sekrecii': pan.if.ad.o, sang.if.as]
il(u) - li
ilu.a - li.a
imagin.as - imag.as
import.as - est.as grav.a, grav.as
import.ant.a - grav.a
imprim.as - pres.as
infant.o - infan(in)o
infr.a - mal.supr.a
inklin.as - klin.as
instrukt.as - instru.as [iun]
ips.a - mem
irac.as - koler.as
irg.a - iu ajn
ita - ti.u
ito - ti.o
-iv- - [sufikso por 'kapabla, povanta': instrukt.iv.a, rezist.iv.es.o]
-iz- - [sufikso kiu signifas 'provizi je': kolor.iz.as, sal.iz.as, sal.iz.o]

ja - jam
jet.as - jhet.as
jok.as - sherc.as
jorn.o - tag.o [ne nokto]
jovdi.o - jhaud.o
joy.as - ghoj.as
ju.as - ghu.as
judici.as - jugh.as [jughiste]
judik.as - jugh.as [ghenerale]
junt.as - kun.ig.as
just.a - ghust.a, prav.a

ka(d) - chu
kafe.o - kaf.o
kam - ol, kiel [en komparoj]
kambi.as - inter.shangh.as
kande - ki.am
kaud.o - vost.o
kaval.o - cheval.o
kin - kvin
klam.as - kri.eg.as [vortojn]
klef.o - shlos.il.o
klim.as - grimp.as
klosh.o - sonor.il.o
kloz.as - ferm.as
kold.a - mal.varm.a
kom - est.ant.e, kiel
kombat.as - kontrau.batal.as
komend.as - mend.as
kompr.as - achet.as
kon.o - konus.o
konoc.as - kon.as
konstrukt.as - konstru.as
konten.as - en.hav.as
kontribut.as - kontribu.as
konvers.as - konversaci.as
koqu.as - kuir.as
kor.o - hhor.o
kordi.o - kor.o
kost.o - rip.o
koz.o - ajho
kurt.a - mal.long.a
kust.as - kost.as
kustum.as - kutim.as
kuvert.o - kovert.o

led.a - mal.bel.a
ledr.o - led.o
leg.o - legh.o
lekt.as - leg.as
lent.a - mal.rapid.a
letr.o - leter.o
li - ili
line.o - lini.o
liv.as - for.ir.as de
lor - je temp.o de
lor.e - ti.am
lu - li au shi au ghi
lundi.o - lund.o

ma - sed
mal.a - mal.bon.a
malad.a - mal.san.a
mardi.o - mard.o
mariaj.as - edz(in)ig.as
maskul.a - vir.seks.a
matin.o - maten.o
matr.o - patr.in.o
maxim - plej
me - mi
me.a - mi.a
mem - ech
mencion.as - menci.as
ment.o - mens.o
merkurdi.o - merkred.o
mestier.o - meti.o
mikr.a - mal.grand.a
min - mal.pli
minim - mal.plej
mobl.o - mebl.o
must.as - dev.as [pro neceseco, ne pro moraleco]

nacion.o - naci.o
nask.as - nask.igh.as
nat.as - nagh.as
nav.o - ship.o
no - ne [malo de 'jes']
non - nau
nul.a - neni.u [adj.]
nul.o - neni.o
nul.u - neni.u [pron.]

oblivi.as - forges.as
obten.as - hav.ig.as al si
o(d) - au
odi.as - mal.am.as
ofr.as - ofer.as
old.a - mal.jun.a
ol(u) - ghi
omn.a - chi.u
omn.o - chi.o
opinion.as - opini.as
opoz.as - kontrau(star)i
ordin.as - ord.ig.as
-oz- - havanta, plena je [ekz.: danjer.oz.a, por.oz.a, joy.oz.a]

pagin.o - pagh.o
par- - el- [prefikso]
paz.as - pash.as
ped.o - pied.o
pekuni.o - mon.o
pel.o - haut.o
permis.as - permes.as
pikt.as - pentr.as
ple.as - lud.as [rolon, muzikilon]
plez.as - plach.as
plu - pli
pok.a - mal.mult.a
popul.o - popol.o
pos - post
posibl.a - ebl.a
post.o - posht.o
povr.a - mal.rich.a
poz.as - met.as
precipu.a - precip.a, chef.a
prec.o - prez.o
pres.as - prem.as
prest.as - prunt.e.don.as, al.prunt.as
prevent.as - mal.ebl.ig.as
prezent.o - est.ant.ec.o
priz.as - shat.as
pro quo - ki.al
probabl.a - ver.shajn.a
promis.as - promes.as
pront.a - pret.a
pronunc.as - prononc.as
propoz.as - propon.as
proxim - proksim.a je
prunt.as - prunt.e.pren.as
puer.o - knab.o au knab.in.o
puer.ul.o - knab.o
puer.in.o - knab.in.o
puls.as - push.as
punis.as - pun.as
punt.o - punkt.o

qua - ki.u
quo - ki.o
qual.a - ki.a
qual.e - ki.el
qual.es.o - kvalit.o
quankam - kvankam
quant.a - ki.om da
quar - kvar
question.as - demand.as
quik - tuj

recent.a - last.a.temp.a, antau.ne.long.a
red.a - rugh.a
regret.as - bedaur.as
renkontr.as - renkont.as
recev.as - ricev.as
refuz.as - rifuz.as
regard.as - rigard.as
repast.as - mangh.as [vidu sube]
repast.o - mangh.o; A: meal; F: repas; G: Mahl(zeit); H: comida; I: pasto
respons.as - respond.ec.as
retro - re.e.n
retro- - [kiel prefikso] re-, retro-
ri- - re- [ripeta signifo: ri.skrib.as, ri.lekt.o]
riv.o - bord.o
rot.o - rad.o
rupt.as - romp.as
rur.o - kamp.ar.o

saj.a - sagh.a
salv.as - sav.as
sat - sufich.e, taug.e mult.e
satisfac.as - kontent.ig.as, plen.um.as
saturdi.o - sabat.o
sav.as - sci.as
segun - lau
seman.o - semajn.o
sembl.as - shajn.as
sempre - chi.am
separ.as - mal.kun.ig.as
sham.as - hont.as
signat.as - sub.skrib.as
signifik.as - signif.as
sik.a - sek.a
singl.a - chi.u unu.op.e
sinistr.a - mal.dekstr.a
sior.o - sinjor.o
sis - ses
situ.as - situaci.ig.as, lok.um.as
situ.es.o - situaci.o
siz.as - ek.ten.as subit.e
skol.o - lern.ej.o
skop.o - cel.o
sordid.a - mal.pur.a
sorg.as - zorg.as
spar.as - shpar.as
spens.as - el.spez.as
spoz.o - edz.o au edz.in.o
spoz.ul.o - edz.o
spoz.in.o - edz.in.o
stac.as - star.as
stand.as - fart.as, stat.as
stat.o - shtat.o
ston.o - shton.o
strad.o - strat.o
strat.o - tavol.o
stranj.a - strang.a
stranjer.a - fremd.a
stret.a - mal.largh.a
studi.as - stud.as
stul.o - segh.o
su - si
suces.as - sukces.as
sufic.as - est.as sufich.a
sukr.o - suker.o
sul.o - grund.o
sundi.o - dimanch.o

ta - ti.u
to - ti.o
tal.a - ti.a
tal.e - ti.el
tam ... kam - ti.el ... ki.el, ti.om ... ki.om
tant.a - ti.om da
tant.e - ti.om
tard.a - mal.fru.a
tekt.o - tegment.o
tens.as - strech.as
til - ghis
titul.o - titol.o
tot.a - tut.a
tren.o - trajn.o
trist.a - mal.gaj.a
trubl.as - mal.trankvil.ig.as
tu - ci
tur.o - rond.vojagh.o
turm.o - tur.o

ube - ki.e
ucel.o - bird.o
-ul- - [sufikso virseksa: av.ul.o, bov.ul.o (virbovo), kat.ul.o]
ula - iu [adj.]
ulo - io
ulu - iu [pron.]
ultre - krom
un - unu
union.o - uni.o

vakanc.as - feri.as
vaku.a - mal.plen.a
vars.as - versh.as
vart.as - atend.as [resti por ke io okazu]
veh.as - vetur.as
vek.as - vek.igh.as
venerdi.o - vendred.o
vers - en la direkt.o al
vest.o - vest.ajh.o
vest.iz.as - vest.as
vetur.o - vetur.il.o
vice - anstatau
vicin.a - najbar.a
vink.as - venk.as
voc.o - voch.o
volunt.ez - bon.vol.u
vu - vi [unu persono]

west.o - okcident.o

yar.o - jar.o
ye - je
yen - jen
yes - jes
yun.a - jun.a
yur.o - rajt.o

zer.o - nul.o



Return to the main page / Reiro al la chefa pagho: MAIN PAGE