LA CHEFAJ AVANTAGHOJ DE IDO |
||
---|---|---|
La ghenerala publiko, pro nesuficha scio, havas antaujughon kontrau lingvo internacia konstruita. Simile multaj Esperantistoj havas tre malmultan scion pri Ido malgrau tio, ke ghi estas formo pli developita de Esperanto. CHi tiu studo kompara pritraktas la chefajn avantaghojn de Ido kiel lingvo internacia. Antau Esperanto, la lingvo artefarita plej disvastigita estis Volapük. GHi estis neutrala kaj pli facila ol naciaj lingvoj, sed ghi ne estis sufiche bona. Zamenhof prave ne akceptis ghin sed anoncis sian propran lingvon. Ech Esperanto, tamen, kiu estas multe pli bona ol Volapük, havas seriozajn malavantaghojn kiuj ghenas ghian gheneralan akcepteblecon. Ni devas oferi al la mondo la plej bonan solvon en la formo de lingvo developita ne nur teorie sed ankau praktike en la lumo de spertado. Post kelkaj jaroj de spertado de sia Esperanto, Zamenhof vidis ke ghi estas pli komplika kaj malfacila ol necesa au dezirinda. Tamen chiuj proponoj (bonaj kaj malbonaj) por reformo estis konsiderataj kune, kaj la tiama Esperantistaro vochdonis kontrau la reformaro. Post tiu okazo, Zamenhof timis fari shanghojn tamen ankoraufoje proponis iujn reformojn. Ido estas la rezulto de la laboroj de multaj lingvistoj kaj sciencistoj, inter ili multaj Esperantistoj. Speciale menciindaj estas Louis de Beaufront kaj profesoroj Louis Couturat, Otto Jespersen kaj Wilhelm Ostwald. Literaturo en Ido estas kaj originala kaj tradukita. Poemoj en Ido estas menciindaj, kaj la poeziaj kvalitoj de la lingvo allogas atenton.[1] CHi tie ni konsideras la chefajn avantaghojn de Ido, kaj invitas vin studi ilin objektive. SUPERSIGNOJ en Esperanto kauzas malfacilajhojn ne nur je presado sed nuntempe je komputeroj, char la tre granda plejmulto de komputeraj "programoj" ne konas la specialajn literojn.[2] Alfabeta ordigo estas ech pli ghena problemo. Ido ne havas chi tiujn problemojn char ghi uzas la bazan internacie konatan alfabeton (ankau q, w, x, y), sen iuj supersignoj. En Ido ch farighas ch, sh farighas sh, gh kaj jh ambau farighas j (la distingo inter gh kaj jh estas nekonata en multaj lingvoj), j duon-konsonanta antau vokalo farighas y, u post vokalo farighas u; u duon-konsonanta (kiel je komenco de vorto) farighas w. La litero kaj sono hh ne estas uzataj char chi tiu konsonanto estas malfacile prononcebla por multaj popoloj. La litero q estas uzata nur antau u por konservi la formon de iuj vortoj internaciaj; ekz. aquo (akvo), quanta (kiom da), quanto (kvanto), Quakero, quar (kvar). La litero x anstatauas ks kaj kz; ekz. exter (ekster), exemplo (ekzemplo), maximumo (maksimumo). ADJEKTIVA AKORDO estas tute nenecesa komplikajho. GHi ne ekzistas en pluraj gravaj lingvoj naciaj, kaj devas ne ekzisti en lingvo internacia. En tre raraj okazoj ghi povas havi utilecon, sed oni povas facile kaj klare esprimi alimaniere la signifon deziratan. Unu defendo de chi tiu komplikajho estas, ke ghi faras lernadon de Esperanto bona enkondukilo en la lingvajn studojn[3] - supozeble precize char ghi faras la lingvon pli malfacila! Zamenhof mem agnoskis, ke akordo adjektiva estas superflua.[4] AKUZATIVO kaj aliaj uzoj de la finajho -n estas rimarkinda komplikajho en Esperanto. Ne ekzistas apartaj formoj akuzativaj por substantivoj en la lingvoj angla, china, dana, franca, hispana, itala, malaja, norvega, portugala kaj sveda (kaj vershajne ankau aliaj). Ech la germana, latina kaj rusa lingvoj ne havas apartajn akuzativajn formojn por multaj substantivoj; ekz. germanaj substantivoj inaj, neutraj kaj multnombraj. CHi tiuj lingvoj uzas, anstataue, norman vortordon, kiel fakte uzas ankau Esperanto, ekzemple por frazo kia "glacio farighas akvo". Strange, numero-vortoj kaj formoj kiaj "multe da sablo" kaj "kiom da homoj" ne ricevas en Esperanto la finajhon akuzativan -n, malgrau la supozata neceseco de tiu indikilo! Por pli kompliki la taskon de lernanto, estas aliaj uzoj idiomaj de la finajho -n krom la akuzativa, ekzemple en "iri Parizon", "la duan fojon", "tagon post tago", "unu matenon" ktp. Do, la finajho -n estas uzata en Esperanto ne nur akuzative, sed ankau en diversaj idiomoj, tamen oni devas ne uzi ghin por iuj esprimoj akuzativaj! En Ido ghi estas uzata nur akuzative kaj nur kiam la vortordo estas nenorma (ekz. "homon mordas hundo"). AKCENTADO en Esperanto estas teorie simpla sed, lau unu tre sperta Esperantisto, "La ghusta akcentado de vortoj finighantaj je -io estas malfacilajho por komencantoj kaj neinternacia".[5] En Ido i au u kaj vokalo sekvanta formas unu silabon kaj, se tiu silabo estas la fina, nature la antaua silabo ricevas la akcenton; ekzemple rAdio, famIlio, remEdio, rezIduo. PRONONCADO de Esperanto havas aliajn komplikajhojn. Oni devas distingi skribe kaj parole inter ks kaj kz (oni rajtas prononci x en Ido kiel ks au gz sen fari distingon), inter gh kaj jh (ambau farighas j), inter hh kaj k. Kombinajhoj de konsonantoj estas alia malfacilajho: konscienco estas koncienco en Ido; escitas - ecitas; punkto - punto; funkcio - funciono; scienco - cienco; scias - savas (savas - salvas); sciuro - skurelo; shtrumpo - kalzo; ktp. LANDNOMOJ kaj aliaj propraj nomoj ne bezonas finighi per -o, kaj en Ido ili estas pli internacie rekoneblaj. Ekzemple: Afrika, Amerika, Australia, Azia, Britania, Europa, Germania, Haiti, India, Italia, Kanada, Kuba, Peru, Portugal, Rusia. La maloportuneco de la Esperantaj landnomoj estas agnoskita.[6] RADIKARO. Kontraue al lingvo tute inventita, Esperanto uzas vortradikojn ghenerale prenitajn el la grandaj lingvoj europaj, tiel ke la vortoj estu (por multaj popoloj) rekoneblaj kaj pli facile lerneblaj. Tamen, tiu bona principo estis aplikita nekomplete kaj hazarde. Komparu ekzemple:
ESPERANTO - IDO Oni diras ke la shangho de iuj vortoj estis necesa pro risko de konfuzo kun afiksoj, sed en tiu kazo kial ekzistas en Esperanto la vortoj insulo, konsulo, kamero, sukero, debeto, redukti, respondi, defendi (malgrau fendi), delegi, disciplino, doktrino ktp? Ili chiuj komencighas au finighas per silabo kiu povus esti miskomprenata kiel afikso. Esperanto estas tute neregula kaj konfuza pri chi tio. Iuj vortoj estas shanghitaj de la formoj internaciaj, sed aliaj ne estas shanghitaj. INFINITIVOJ en Ido havas la finighon -ar kiu estas pli konata ol -i char ghi devenas de la lingvoj hispana, itala, kataluna kaj portugala. PLURALOJ havas finighon -i, konata en slavaj lingvoj kaj en la rumana kaj itala. Ambau finighoj (-ar kaj -i) en Ido estas jam konataj al multaj milionoj da personoj. VORTOJ POR HOMOJ KAJ BESTOJ en Ido estas preskau chiuj nespecifaj lau sekso (kiel multaj vortoj en la angla kaj rusa). Kiam necese, oni aldonas sufikson por indiki sekson. La grava avantagho estas, ke oni ne devas doni la impreson, ke persono au animalo estas virseksa kiam oni fakte ne scias, au kiam povas au rajtas esti au vira au ina. En Ido la vortoj aktoro, amiko, dentisto, flegisto, homo, kuzo, puero (knabo), spozo (edzo), abelo, bovo, elefanto, kato, ktp estas chiuj nespecifaj pri sekso. Kiam necese au dezirinde, oni uzas viran sufikson au inan sufikson. Pri chi tiu metodo Zamenhof atestis: "Pripensinte chi tiun proponon, mi trovis ke ghi estas ne sole tre logika sed ankau tre oportuna".[7] Ido ankau havas tre utilan pluan pronomon, "lu", kiu ne indikas sekson kaj tial evitas la necesecon au diri ripete "li au shi" au doni eraran informon per diri ekzemple nur "li" en situacio kiam ankau povas esti "shi". LA PREFIKSO MAL- estas uzata tro multe en Esperanto, tiel ke multaj ofte uzataj vortoj estas tro longaj (kaj tro ripetaj). La prefikso "mal-" estas ankau maloportuna char ghia signifo internacia estas "malbone" (ekzemple, "malfermas" shajnas signifi "malbone fermas"). Ido havas la pli internacian prefikson des- (el franca, hispana, portugala, ktp), kiel en la vortoj desaprobas, desagreabla, desavantajo. Estas ankau alternativoj por la pli ofte uzataj antonimoj:
ESPERANTO - IDO DERIVADO de vortoj en Esperanto shajnas esti simpla sed fakte estas idioma kaj malevidenta. Ekzemple, oni brosas per broso, sed pafas per pafilo; persono kiu pilotas estas piloto, sed persono kiu interpretas estas interpretisto; homo vidanta estas vidanto, sed homo blinda estas blindulo. La pli regula derivsistemo de Ido estas pli logika kaj komprenebla. Ekzemple, en Ido oni brosas per brosilo kaj pafas per pafilo. En Ido homo vidanta estas vidanto kaj homo blinda estas blindo. La derivsistemo de Esperanto havas ghian internan logikon, sed por lernanto ghi estas konfuza. En Esperanto la sufikso -ado teorie indikas agon ripetan au dauran. Tamen praktike ghi povas ankau havi alian signifon char en iuj vortoj ghi indikas nur agon simplan, kiel en la vorto "kronado". La elemento el- je komenco de vorto povas esti au vorto el (Ido: ek) au prefikso el- (Ido: par-); ekz. en eliras kaj eluzas (Ido: ekiras, paruzas). LA SISTEMO DE AFIKSOJ estas bona aspekto de Esperanto kaj estas pli developita en Ido. Ekzemple la vorto redaktero (redaktoro) estas derivita de redaktas per sufikso -er-; universala de universo per sufikso -al-, kaj simile nacionala, naturala, sociala, mentala, finala; signaturo de signatas (subskribas), pikturo de piktas (pentras) per -ur-; konduktiva, instruktiva, per -iv-, ktp. En unu au du kazoj oni fine akceptis en Esperanto Ido-afikson, ekz. -end- (kiel en "problemo solvenda"). VORTOJ IDIOTISMAJ, neprecizaj, au "Volapükecaj" estas anstatauitaj en Ido per vortoj pli precizaj kaj internaciaj. Ekzemple:
ESPERANTO - IDO PRONOMOJ kaj NUMERO-VORTOJ en Ido estas pli klare distingeblaj, speciale telefone. Ekz. me kaj ni estas pli klaraj ol mi kaj ni; sis kaj sep estas pli klaraj ol ses kaj sep. LA KORELATIVAJ VORTOJ de Esperanto estas ankau tro similaj sone (kial, kiel, kie, ktp). En Ido la vortoj estas pli malsamaj. KUN INFINITIVO en Ido oni uzas pli logike adjektivon, ne adverbon, char infinitivo estas verbformo kun karaktero substantiva.[8] Uzo de adverbo estas slava idiomajho, au miskompreno.[9] Pro sama kialo, oni povas en Ido libere kaj senhezite uzi prepozicion antau infinitivo; ekzemple sen vidar, ante parolar (antau ol paroli). VORTOJ PLURSIGNIFAJ, kaj tiel dubasencaj, estas anstatauitaj en Ido per vortoj unusignifaj por eviti miskomprenon au neklarecon:
ESPERANTO - IDO
KELKAJ FRAZOJ POR KOMPARO:
LIBROJ k.t.p. por plua informigho inkluzivas:
NOTOJ |
Return to the main page: MAIN PAGE